Xi Jinping interparolis kun Emmanuel Macron
Mirinda Publikigita: 2024-05-07 01:04:44

Posttagmeze de la 6a de majo laŭla loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping faris  interparolon kun franca prezidento Emmanuel Macron en Elizea Palaco, Parizo. 

Xi diris, ke li tre ĝojas fari la trian ŝtatan viziton al Francio okaze de la 60a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Li esperis, ke per la vizito kune kun prezidento Macron, transpremante la stafetbastoneton de la historio, starigi novan vojon de la venontaj 60 jaroj de la dulandaj rilatoj kaj fari novajn kontribuojn por monda paco kaj stabileco kaj disvolvado kaj progreso de la homaro. Por tiu celo, la du flankoj devas persisti en sendependeco memdecido, interkomprenado, strategia kaj longtempa perspektivo, reciproka profitigo kaj kungajno, kaj doni novan enhavon de la epoko al la rilatoj inter la du landoj. Sub nuna ŝanĝiĝanta kaj senorda situacio de la mondo, Ĉinio kaj Francio devas persisti en sendependeco kaj memdecido, prenventi novan Malvarman Militon aŭ koalicia alfrontado; persisti en interkompreno unu al la alia kaj kune akceli harmonian kunekziston kun la kolora mondo; persisti en strategia kaj longtempa perspektivo kaj kune antaŭenigi reciprokan profitigon kaj kungajnon kaj kune oponi kontraŭ malkuplo kaj rompo de ĉeno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree