De "paŝas poste parolas" ĝis "agoj parolas pli laŭte ol vortoj"
Ema Publikigita: 2024-05-07 11:13:16

En junio 2016, antaŭ la ŝtata vizito al Serbio, ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis subskribitan artikolon kaj diris, ke kiel diras la serba proverbo: "Paŝas poste parolas" kaj ĉinoj ofte diras "Agoj parolas pli laŭte ol vortoj". La du popoloj havas la saman komprenon, ke vortoj estu kongruaj kun faroj kaj ke vortoj estu plenumitaj.

Ĉinio kaj Serbio kune konstruas la Zonon kaj Vojon per multaj elstaraj projektoj kiel hungara-serba fervojo, altrapida ŝoseo E763, ŝtalfabriko Smederevo.

Post 8 jaroj, prezidanto Xi Jinping faros refojan ŝtatan viziton al Serbio. Ĉi tiu vizito certe proksimigos la ligojn de amikeco inter la du landoj kaj popoloj kaj antaŭenpuŝos ĉina-serban ampleksan strategian partnerecon al la nova nivelo.

Kiel diras la serba proverbo, amikoj estas la fruktoj de tempo. Antikva ĉina poemo diras, ke longa vojo vidigas la forton de ĉevalo, kaj longa tempo montras la koron de homo. La tempo estas la plej bona atesto de la ĉina-serba amikeco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree