Wang Yi sendis gratulmesaĝon al nova ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia kunlaboro de Sud-Sudano
Ema Publikigita: 2024-05-07 13:18:24

Wang Yi, membro de la Politika Buroo de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, dimanĉe sendis gratulan mesaĝon al Ramadan Mohamed Abdallah Goc pro lia nomumo kiel ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia kunlaboro de la Respubliko de Sud-Sudano.

Wang diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Sudano estas amikaj. Dum la pasintaj 13 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj, la duflankaj rilatoj ĉiam disvolviĝis sane kaj stabile, politika reciproka konfido daŭre firmiĝas, kaj praktika kunlaboro donis fruktodonajn rezultojn. La du landoj firme subtenis unu la alian en plurflankaj okazoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj.

Wang diris, ke li volas labori kune kun ministro Gok por proksimigi la komunikadon kaj kunordigon inter la du ministerioj pri eksterlandaj aferoj kaj fari senĉesan klopodojn por antaŭenigi la disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree