Xi Jinping ĉeestis bonvenigan bankedon okazigitan de franca prezidento Emmanuel Macron
Mirinda Publikigita: 2024-05-07 05:58:53

Vespere de la 6-a de majo laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan ĉeestis bonvenigan bankedon okazigitan de franca prezidento Emmanuel Macron kaj lia edzino Brigitte Macron en Elizea Palaco.

Xi kaj Peng estis varme akceptitaj de Macron kaj Brigitte kaj la du paroj faris kunfotadon kiam Xi kaj Peng atingis.

Xi Jinping kaj Peng Liyuan invitite salutis kaj komunikis kun reprezentantoj de diversaj rondoj de Francio. 

En la bankedo, Xi faris tostsaluton. Li diris, ke li tre ĝojas refoje viziti belan Francion kaj dankis prezidenton Macron kaj lian edzinon kaj la francan flankon pro varma gastigo.  Ĉinio kaj Francio estas specialaj amikoj kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio estas specialaj rilatoj inter la grandaj landoj en la mondo.

La kuranta jaro estas la Ĉina-Franca Kultura kaj Turisma Jaro. Li kredas, ke la du landoj sur tiu bazo serĉos pli saĝon kaj lernos pli nutron el kulturoj de la alia flanko. 

Xi diris, ke li kaj prezidento Macro kune konsentis per komencaj principoj de starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, profundigi altnivelan reciprokan konfidon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Francio, fortigi interkomunikon kaj kunordigon en gravaj internaciaj demandoj kaj kune injekti esperon por la mondo kaj eksplori direkton por progreso de la homaro. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree