Xi parolis pri palestina-israela konflikto kaj ukraina konflikto
Pluveta Publikigita: 2024-05-07 03:08:16

Posttagmeze de la 6-a de majo laŭ la loka tempo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron kune intervidiĝis kun ĵurnalistoj en la Elizea Palaco, Parizo.  Xi deklaris la principon de Ĉinio pri la palestina-israela konflikto kaj la ukraina konflikto.

Xi Jinping montris, ke la tragedio de la palestina-israela konflikto daŭranta ĝis hodiaŭ estas provo de homa konscienco, kaj la internacia komunumo devas agi. Ni alvokas antaŭenigi tujan realigon de ampleksa kaj daŭrigebla batalhalto en Gazao, subteni Palestinon fariĝi oficiala membro de Unuiĝintaj Nacioj, subteni restarigon de la legitimaj rajtoj de la palestina nacio, rekomenci la "duŝtatan solvon", kaj atingi longedaŭran pacon en Mezoriento.

Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio plurfoje deklaris sian pozicion pri la ukraina krizo. Ĉinio estas nek la kreinto de la krizo nek partio aŭ partoprenanto. Tamen, Ĉinio ne rigardis de la alia flanko sed ludis aktivan rolon por ke la du flankoj atingu pacon. La speciala reprezentanto de la ĉina registaro por eŭraziaj aferoj lanĉis la trian raŭndon de pacigo. Samtempe, Ĉinio kontraŭas uzi la ukrainan krizon por ĵeti kulpon, kalumnii triajn landojn kaj inciti "novan malvarman militon". La historio multfoje pruvis, ke ajna konflikto finfine povas esti solvita nur per intertraktado. Ĉinio alvokas ĉiujn partiojn rekomenci kontakton kaj dialogon kaj iom post iom akumuli reciprokan konfidon subteni la ĝustatempan kunvokon de internacia packonferenco agnoskita de Rusio kaj Ukrainio, en kio ĉiuj partioj egale partoprenu, kaj subteni la konstruadon de ekvilibra, efika kaj daŭrigebla eŭropa sekureca kadro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree