Peng Liyuan kaj Brigitte Macron vizitis Muzeon d'Orsay
Selena Publikigita: 2024-05-07 06:36:51

Posttagmeze de la 6a de majo laŭ la loka tempo, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, invitite vizitis la Muzeon d'Orsay kun Brigitte, edzino de franca prezidento Emmanuel Macron, en Parizo.

Brigitte varme bonvenigis Peng ĉe la enirejo de la muzeo. La edzinoj de la du ŝtatestroj eniris en la muzeon kaj aprezis la ekspozicion "Parizo 1874, Krei impresionismon" kaj altkvalitan oleopentradon de la muzeo. Ili haltis de tempo al tempo por aprezi impresionismajn klasikaĵojn kaj interŝanĝis opiniojn unu kun la alia.

En la halo de la muzeo, la edzinoj faris interŝanĝojn kun francaj studentoj, kiuj vizitis kaj studis tie. Studentoj konigis al ili siajn spertojn pri lernado de la ĉina lingvo kaj esprimis sian amon al la ĉina kulturo. Peng Liyuan kuraĝigis ilin klopodi por bone lerni la ĉinan lingvon kaj iri al Ĉinio por senti la realan kaj ampleksan Ĉinion. La edzinoj esperas, ke la studentoj fariĝos senditoj de la ĉina-franca amikeco, konstruos komunikan ponton inter la du popoloj, kaj transdonos la ĉinan-francan amikecon de generacio al generacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree