Xi: Ĉinio decidis plilongigi la politikon pri senviza vizito por civitanoj de 12 landoj inkluzive de Francio ĝis la fino de 2025
Lucia Publikigita: 2024-05-07 01:59:05

Vespere de la 6a de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron ĉeestis al la ferma ceremonio de la sesa kunveno de la Ĉina-Franca Komerca Konsilio en la Teatro Marini en Parizo, Francio kaj faris paroladon.

Xi emfazis, ke Ĉinio volas daŭre aktive uzi la rapidan kunordigan mekanismon de la tuta ĉeno "de francaj bienoj ĝis ĉinaj manĝotabloj" por ke pli da altkvalitaj francaj agrikulturaj produktoj kiel fromaĝo, ŝinko kaj vino aperu sur la manĝotabloj de ĉinoj. Li aldonis, ke Ĉinio decidis pluvalidigi traktadon de senviza vizito por civitanoj de 12 landoj inkluzive de Francio al Ĉinio por mallonga tempodaŭro ĝis la fino de 2025.

Xi emfazis, ke Ĉinio sendepende vastigos la malfermon de telekomunikado, medicina kaj aliaj servaj industrioj al la ekstera mondo, plue malfermos la merkaton kaj kreos pli multajn merkatajn ŝancojn por la kompanioj el diversaj landoj, inkluzive de la francaj kaj eŭropaj kompanioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree