Xi: Ni planas kaj praktikas gravajn rimedojn por plue amplekse profundigi la reformon
Mirinda Publikigita: 2024-05-07 02:25:30

Vespere de la 6-a de majo laŭ la loka tempo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron kune ĉeestis la ferman ceremonion de la 6a kunveno de la Ĉina-Franca Komerca Konsilio kaj donis parolon.

Li akcentis, ke ni planas kaj praktikas gravajn rimedojn por plue amplekse profundigi la reformon, stabile vastigas sisteman malfermon, plue grandigas merkatan enirpermeson kaj reduktas enirpermesan negativan liston por investo de eksterlandaj komercistoj, kaj tio liveros pli vastan merkatan spacon al diversaj landoj, inkluzive de Francio kaj alportos pliajn oportunojn de kunlaboro kaj kungajno. Li bonvenigas francajn entreprenistojn ĉeestintajn al la kunveno aktive partopreni en la ĉina modernigo kaj dividi la oportunojn de ĉina disvolvo.

Li montris, ke post pli ol du monatoj Francio bonvenigos la Parizajn Olimpikojn. Ni kune sekvante la principojn de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, disvastigu tradician amikecon, praktiku olimpikan aforismon “pli rapida, pli alta, pli forta kaj pli solida”, man-en-mane kreu novan epokon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio, kaj kune komponu novan ĉapitron de komunumo de komuna estonteco por la homaro. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree