En venontaj 60 jaroj, Ĉinio kaj Francio tiel daŭrigos tradician amikecan kunlaboron
Selena Publikigita: 2024-05-08 01:19:22

Ŝtatestroj de Ĉinio kaj Francio donacis la olimpikan torĉon unu al la alia, kaj la du flankoj publikigis kvar komunajn deklarojn kaj subskribis preskaŭ 20 dokumentojn de duflanka kunlaboraen la kampoj de verda disvolvado, aviado, agrikulturo kaj nutrado, komerco, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj...La 6an laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun franca prezidento Emmanuel Macron en Parizo, ambaŭ flankoj atingis serion da fruktodonaj rezultoj. Ĉinio kaj Francio sendis klaran signalon de komuna kunlaboro, kio vekis grandan atenton de la publiko. Macron diris, ke nun la mondo alfrontas gravajn defiojn, kaj Francio kaj EU bezonas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio pli ol iam ajn antaŭe, ĉar tio rilatas al la estonteco de Eŭropo.

Ĉi-jare estas la 60-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Ĉinio kaj Francio estas specialaj amikoj. Prezidanto Xi resumis ĉi tiun apartaĵon per "sendependeco, reciproka interkompreno kaj surŝultrigo de respondeco". Francio estas la unua granda okcidenta lando, kiu establis la diplomatiajn rilatojn kun Ĉina Popola Respubliko, kaj la unua kultura centro establita de Ĉinio en la Okcidento situas en Parizo... En la pasintaj 60 jaroj, interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Francio starigis multajn "unuojn", kio plene montras, ke landoj kun malsamaj socisistemoj povas pace kunekzisti kaj kunlabori por kungajnaj rezultoj.

Kiel plani venontajn 60 jarojn de kunlaboro inter la du landoj? Dum sia vizito al Francio, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis, ke ambaŭ flankoj devas sekvi originalajn intencojn de starigo de la diplomatiaj rilatoj pri sendependeco, reciproka interkompreno, montro de granda antaŭvidemo, kaj reciproka profito kaj komuna gajno kaj konstrui la ĉina-francajn rilatojn kun reciproka konfido, stabileco, novigo kaj respondeco en la nova epoko. La du flankoj devas kune malhelpi Novan Malvarman Militon aŭ koalician alfrontadon, kune antaŭenigi harmonian kunekziston en la mondo, kune antaŭenigi egalan kaj bonordan multpolariĝon de la mondo, kaj kune opini kontraŭ malkuplon kaj rompo de ĉenoj... Ĉi tiuj proponoj plifirmigas politikan konfidon, vastigi pragmatan kunlaboron kaj kundividi internaciajn respondecojn, kio montras direkton por la disvolviĝo de la ĉina-francaj rilatoj.

Prezidento Macron diris, ke pensoj de Konfuceo provizis valoran ideologian inspiron por la Franca Klerigado; kaj en la koroj de la ĉina popolo, multaj francaj filozofoj, verkistoj kaj artistoj ankaŭ donis ideologian inspiron por la tuta homaro; Dum ĉi tiu vizito al Francio, Ĉinio esprimis sian subtenon al Francio bone gastigi la Parizajn Olimpikojn, sukcese organizi diversajn aktivecojn de la Ĉina-Franca Kultura kaj Turisma Jaro, antaŭenigi komunan protekton kaj restaŭradon de kulturaj restaĵoj, kaj plilongigi traktadon de senviza vizito por civitanoj de 12 landoj inkluzive de Francio al Ĉinio por mallonga tempodaŭro ĝis la fino de 2025, kaj antaŭenigi la nombron da francaj studentoj studantaj en Ĉinio superi dek miloj en la venontaj tri jaroj. La rilato inter landoj kuŝas en homa interkompreno. Tiuj ĉi rimedoj akcelos dudirektajn kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Francio kaj plifortigos la ligojn inter Ĉinio kaj Francio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree