Xi anoncas 6 rimedojn por konstruado de komunumo de komuna estonteco de Ĉinio kaj Serbio
Qiujieming Publikigita: 2024-05-08 20:09:57

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj serba prezidento Aleksandar Vučić anoncis ses rimedojn por konstruado de komunumo de komuna estonteco de Ĉinio kaj Serbio en la nova epoko kiam ili kune renkontiĝis kun raportistoj.

Unue, kun komuna klopodo de Ĉinio kaj Serbio, la liberkomerca interkonsento inter la du landoj ekvalidos la 1an de julio.

Due, Ĉinio subtenas Serbion en gastigado de Monda Ekspozicio 2027, kaj sendos delegacion por partopreni en la grandioza spektaklo.

Trie, Ĉinio pretas importi pli da altkvalitaj kaj karakterizaj agrikulturaj produktoj el Serbio.

Kvare, la ĉina flanko helpos 50 junajn serbajn sciencistojn en interŝanĝaj programoj kun Ĉinio dum la venontaj tri jaroj.

Kvine, entute 300 serbaj junuloj estos invititaj por studi en Ĉinio en la venontaj tri jaroj.

Sese, Ĉinio bonvenigas Serbion pliigi nombron de rektaj flugoj inter Beogrado kaj Ŝanhajo, kaj instigas flugkompaniojn de ambaŭ flankoj starigi rektajn flugliniojn inter Beogrado kaj Guangdong.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree