Evento por interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Serbio okazis en Beogrado
Qiujieming Publikigita: 2024-05-08 04:05:24

La 7-an de majo, dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Serbio, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj Radiotelevido de Serbio (PTC) kune okazigis eventon por interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj kun la temo “ Ĉinio kaj Serbio havas striktajn rilatojn, same kiel najbaroj je miloj da mejloj” en Beogrado. Serba prezidento Aleksandar Vučić faris paroladon per videoligo por gratuli la eventon pro ĝia sukceso.

Serba vicĉefministro Aleksandar Vulin, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de ĈKG Shen Haixiong, serba ministro pri kulturo Nikola Selakovic, iama prezidanto de serba parlamento Vladimir Orlic, prezidanto de PTC Dragan Bujosevic parolis ĉe la evento. Li Ming, ĉina ambasadoro en Serbio, faris videoparoladon.

Shen Haixiong diris, ke la ŝlosilo de interŝanĝoj kuŝas en reciproka kompreno kaj amo. En la koroj de la ĉina popolo Serbio estas kora amiko pro ĝia fera volo kaj tenaca karaktero. En la lastaj jaroj, ĈKG kunlaboris kun multaj ĉefaj amaskomunikiloj de Serbio, kune produktis kaj elsendis kelkajn dokumentajn filmojn, kaj kune organizis amaskomunikilajn agadojn. En la sekva paŝo, ĈKG lanĉos ankaŭ pli vastan kunlaboron kun la koncernaj departementoj de la serba prezidentejo, serba ĵurnalo политика (Politiko), PTC kaj aliaj institucioj.

Shen diris, ke li esperas, ke oni povos plilarĝigi kanalojn por interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj de la du landoj kaj aldoni novan movforton al konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree