Konsento inter Ĉinio kaj Francio reflektas homan konsciencon kaj defendas egalecon kaj justecon
Selena Publikigita: 2024-05-08 13:45:21

En la 6a de majo laŭ la loka tempo, dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Francio, ambaŭ flankoj publikigis Komunan Deklaron de Ĉinio kaj Francio pri Situacio en Mezoriento, atingante unuecon en pozicio pri urĝaj aferoj en Mezoriento kiel la palestino-israela konflikto, la irana nuklea problemo, kaj la ruĝmara krizo kaj eligante komunan voĉon. La deklaro estis publikigita en decida tempo kaj estas enhavoriĉa je informoj, kio spegulas la homan konsciencon kaj la postulojn de la internacia komunumo por defendi egalecon kaj justecon, montras la respondecon de Ĉinio kaj Francio kiel ĉefaj landoj por protekti pacon kaj stabilecon de la mondo kaj injektas gravan movforton por solvo de varmaj temoj en Mezoriento.

Kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio kaj sendependaj grandaj landoj, Ĉinio kaj Francio havas vastan konsenton pri la mezorienta problemo. Dum ĉi tiu vizito al Francio, prezidanto Xi parolis pri la palestina-israela problemo en multaj okazoj, emfazante, ke ĉi tiu tragedio estas provo de homa konscienco kaj ke la internacia komunumo devas agi. Li montris, ke la plej urĝa afero estas kiel eble plej frue atingi ampleksan batalhalton kaj ĉesigi konflikton, plej grave estas certigi humanitarajn helpojn, kaj la fundamenta eliro estas efektivigi la "duŝtatan solvon". Francio volas intensigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio por kune protekti multflankismon, celojn de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj internacian juron.

La komuna deklaro pri la situacio en Mezoriento publikigita de ambaŭ flankoj plene reflektas la menciitan proponon. Krome la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Francio ankaŭ donis profundan zorgon pri riskoj de eskalado de la regiona situacio. La komuna deklaro reasertis sian sindevontigon antaŭenigi politikan kaj diplomatian solvon de la irana nuklea problemo, emfazis gravecon konservi liberecon de navigacio en la Ruĝa Maro kaj la Adena Golfo kaj alvokis tuj ĉesigi atakojn kontraŭ civilaj ŝipoj. Ĉi tiuj aferoj ankaŭ estas rekte ligitaj al paco en Mezoriento.

Oni rimarkis, ke en la sama tago de renkontiĝo de la du ŝtatestroj, Rafael Mariano Grossi, ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo, gvidis delegacion viziti Iranon. Unu el la gravaj tagordoj estas partopreno en la Irana Internacia Konferenco pri Nuklea Scienco kaj Teknologio kaj faras intertraktadojn kaj konsiliĝon kun Irano pri la nuklea problemo. Samtempe, intensiĝis armitaj atakoj kontraŭ ŝipoj en la Ruĝa Maro kaj la Adena Golfo, kio pliigis riskojn en la regiona situacio. En ĉi tiu ŝlosila momento, Ĉinio kaj Francio eligis la komunan voĉon kaj tio utilas mildigi la regionan situacion kaj protekti surmaran sekurecon kaj tutmondan komercon. Cetere la du ŝtatestroj alvokis batalhalton dum la Parizaj Olimpikoj de 2024, kiu ne nur reflektas ilian fidelecon al la olimpika spirito, sed ankaŭ celas krei ŝancon por dialogo kaj repaciĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree