Xi Jinping ĉeestis bonvenigan bankedon okazigitan de serba prezidento Aleksandar Vučić
Mirinda Publikigita: 2024-05-08 23:41:59

Tagmeze de la 8a de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan ĉeestis bonvenigan bankedon okazigitan de serba prezidento Aleksandar Vučić en la Serba Parlamentejo.

En varmaj aplaŭdoj, Xi Jinping faris toston.

Xi diris, ke Serbio situas en okcidento de la Oriento kaj en oriento de la Okcidento kaj ĝuas la honoron de “Balkania ŝlosilo”. De mil jaroj, plurflanka civilizacio de eŭrazia kontinento koincidis kaj kunfandiĝis en tiu regiono kaj rezultigis la spiriton diligentan, bonkoran kaj persisteman de la serba nacio. Nun gvidate de prezidento Aleksandar Vučić, la serbaj registaro kaj popolo pene klopodas kaj akiris fierindajn atingojn en ekonomia kaj socia konstruado kaj plibonigo de popolvivo, la naciaj memfido kaj fiereco senĉese altiĝis kaj la landa disvolviĝo kaj nacia revigliĝo bonvenigas brilan kaj vastan perspektivon.

Xi akcentis, ke la ĉina popolo ĉiam havas specialan amikan senton al Serbio. La jugoslavia filmo “Sovaĝa Ponto (MOST)”, la kanto “Kara adiaŭ (Bella Ciao)” populariĝis tra Ĉinio kaj emociis la homojn per patriotismo kaj kontrafaŝista spirito kaj akompanis min dum la juneco. En la lastaj jaroj, altkvalita kunkonstruado de Zono kaj Vojo inter la du landoj havas fortan movforton kaj akiris abundajn atingojn, kaj tiu jam estas vigla praktiko por konstruado de la komunumo de komuna estonteco por la homaro. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree