Xi Jinping atingis Beogradon kaj komencis ŝtatan viziton al Serbio
Shanshan Publikigita: 2024-05-08 08:13:06

Vespere de la 7-a de majo laŭ la loka tempo, prezidanto Xi Jinping atingis Beogradon per speciala aviadilo kaj komencis ŝtatan viziton al Serbio laŭ invito de prezidento Aleksandar Vučić de Serba Respubliko.

Post kiam la speciala aviadilo de Xi eniris serban aerspacon, du ĉasaviadiloj de la serba aerarmeo eskortis ĝin. Kiam Xi atingis Beogradan Internacian Flughavenon Nikola Tesla per speciala aviadilo, serba prezidento Aleksandar Vučić kaj lia edzino, prezidanto de la Kunlabora Komitato kun Ĉinio, eksprezidento Tomislav Nikolić kaj lia edzino, parlamenta prezidanto Ana Brnabić, ĉefministro Milos Vucevic kaj aliaj varme bonvenigis lin kaj la grupon. Vučić okazigis unikan bonvenigan ceremonion por Xi en la flughaveno. Serbaj infanoj prezentis florojn al Xi kaj lia edzino Peng Liyuan. Svingante la naciflagojn de Ĉinio kaj Serbio, serboj vestante naciajn kostumojn kantis kaj dancis por fari varman bonvenon..

Xi faris skribitan parolon en Nikola Tesla Flughaveno en Beogrado. Xi montris, ke Ĉinio kaj Serbio havas profundan tradician amikecon, kaj la dulandaj rilatoj eltenis la provon de la sortoŝanĝoj de la internacia situacio, kaj fariĝis modelo. De kiam la du landoj establis ampleksan strategian partnerecon en 2016, la dulandaj rilatoj salte disvolviĝis kaj akiris historiajn atingojn. Ĉinio volas kunlabori kun Serbio por resti fidela al la originaj aspiroj, antaŭeniri man-en-mane kaj krei pli fortan, pli grandskalan kaj pli altkvalitan novan kunlaboran situacion.

Peng Liyuan, edzino de prezidanto Xi, Cai Qi, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de KPĈ, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj Ministro de Eksterlandaj Aferoj kaj aliaj akompanantoj atingis per la sama aviadilo.

Ĉina ambasadoro en Serbio Li Ming ankaŭ bonvenigis ilin en la flughaveno.

Sur la vojo de la flughaveno al la hotelo, en Beogrado pleniĝis de ĝoja kaj festa etoso. La naciaj flagoj de Ĉinio kaj Serbio ĉie flirtis, kaj sur granda elektronika ekrano estis skribita "Varman Bonvenon Karaj Ĉinaj Amikoj". Transmaraj ĉinoj kaj studentoj en Serbio, kaj serba popolo, spontanee atendis ambaŭflanke de la vojo, svingante la naciajn flagojn de Ĉinio kaj Serbio por varme bonvenigi la viziton de Xi Jinping.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree