Programero "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping" (internacia versio) estis elsendita en Serbio
Pluveta Publikigita: 2024-05-08 02:07:54

La 7-an de majo, dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Serbio, okazis en Beogrado la publikigo-ceremonio de la programero "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping" (internacia versio) produktita de Ĉina Komunikila Grupo. Serba prezidento Aleksandar Vučić transdonis videomesaĝon al la ceremonio kaj gratulis la programeron pro elsendo en Serbio.

Prezidento Vučić varme bonvenigis la viziton de prezidanto Xi Jinping al Serbio. Li esprimis sian dankon al Ĉina Komunikila Grupo pro ĝiaj grandaj klopodoj por antaŭenigi amikecon inter Serbio kaj Ĉinio. Serbio varme bonvenigas ĈKG kaj atendas en la estonteco plifortigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon diversmaniere kaj puŝos la ŝtalan serba-ĉinan amikecon al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree