Xi: Malrapide etendiĝas pli bela estonto de rilatoj inter Ĉinio kaj Serbio
Ĝoja Publikigita: 2024-05-08 19:54:07

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun serba prezidento Vučić merkrede en Serba Parlamentejo en Belgrado.

Xi diris, ke li tre ĝojas fari la ŝtatan viziton al Serbio laŭ invito de la prezidento. "Ĝi estas mia refoja vizito al bela Serbio post ok jaroj. Mi dankas vin kaj la serban registaron pro la gastama akcepto kaj zorgema aranĝo."

Xi diris, ke la prezidento estas eminenta politikisto kun strategia vidkampo kaj historia respondeco. "Sub via gvidado, la serba politika situacio restas stabila, ekonomio rapide disvolviĝas, vivnivelo de la popolo kontinue pliboniĝas kaj la landaj sinteza forto kaj internacia pozicio rimarkinde altiĝas. Kiel vera amiko kaj bona partnero de Serbio, ni elkore ĝojas pro tio. La fera amikeco de Ĉinio kaj Serbio eltenis elprovojn de ŝanĝiĝoj kaj defioj internaciaj kaj havas profundan historian enhavon, firman politikan fundamenton, vastajn komunajn interesojn kaj solidan pubikopinian bazon. Lastajn jarojn mi multfoje renkontis la prezidenton, kaj ni faris komunikojn kaj interŝanĝojn pri strategiaj kaj ĝeneralaj demandoj rilataj al la dulandaj rilatoj. Sub nia komuna gvidado la dulandaj rilatoj realigi transsaltan disvolvon kaj akiris historiajn atingojn."

Precipe depost starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Serbio, la duflankaj rilatoj enhave pli riĉiĝas kun daŭre plivastiĝanta amplekso, kiuj jam fariĝis modelo de amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj. "Dum tiu ĉi vizito, ni komune subskribos 'Komunan deklaron pri profundigo kaj altigo de ampleksa strategia partenereco inter Ĉinio kaj Serbio kaj pri konstruado de komunumo de Ĉinio kaj Serbio kun komuna estonteco en nova epoko', komencante pli riĉan kaj koloran historian ĉapitron de la dulandaj rilatoj."

Malrapide etendiĝas pli bela estonto de rilatoj inter Ĉinio kaj Serbio ĉe la nova historia startpunkto. Ĉinio volas labori kun Serbio, daŭre laŭ la spirito de fera amikeco persisti kaj disvolvi amikecon de Ĉinio kaj Serbio, kune protekti bazajn kaj longtempajn interesojn de la du landoj, ŝultro ĉe ŝultro strebi al propra disvolviĝo kaj nacia rejunuiĝo, man-en-mane antaŭenigi konstruadon de la komunumo de Ĉinio kaj Serbio kun komuna estonteco en nova epoko kaj fari novan kaj pli grandan kontribuon al akcelado de konstruado de la komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree