Xi Jinping publikigis subskribitan artikolon en hungara amaskomunikilo
Ema Publikigita: 2024-05-08 15:46:02

La 8an de majo okaze de la ŝtata vizito al Hungario en Budapeŝto, ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis subskribitan artikolon en hungara ĵurnalo Magyar Nemzet sub la titolo “Komenci oran navigadon de ĉina-hungaraj rilatoj”. 

Xi montris, ke kvankam Ĉinio geografie malproksimas de Hungario, tamen la amikeco inter la du popoloj havas longan historion. Ĉi-jare estas la 75a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario. Ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 75 jaroj, Ĉinio kaj Hungario persistas esti bonaj amikoj, kiuj traktas unu la alian sincere, bonaj partneroj en kungajna kunlaboro, kiuj lernas unu de la alia. La duflankoj respektis kaj traktis unu la alian egale, favore kaj kungajne. La du landoj kune travivis malfacilaĵojn kaj spitis potencon en la kompleksa internacia situacio kaj trovis respektivan vojon por suverenaj ŝtatoj, kiuj povas sendepende fari amikecajn interŝanĝojn kun aliaj landoj. La duflankoj starigis altnivelan politikan reciprokan konfidon. La duflankaj rilatoj eniris la plej bonan periodon de la historio, kaj komencis oran navigadon.

Xi diris, ke nuntempe Ĉinio kaj Hungario ambaŭ estas en grava periodo de disvolvado. Xi esperas kunlabori kun la hungara flanko por daŭrigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Hungario, profundigi reciproke profitan kunlaboron kaj konduki la ĉina-hungaran ampleksan strategian partnerecon al nova altnivelo.

Laŭ Xi, Ĉinio kaj Hungario bezonas antaŭenigi la tradicion de amikeco, plifortigi la politikajn fundamentojn de duflankaj rilatoj, kaj firme subteni unu la alian rilate al aferoj pri la kernaj  interesoj. La du landoj devas plifortigi grandan ligon en disvolvaj strategioj kaj krei novajn elstaraĵojn en praktika kunlaboro, kaj servi al la respektiva altkvalita disvolviĝo. La du flankoj plivastigos kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj solidigos publikan subtenon al duflankaj rilatoj. Ĉinio kaj Hungario devas gvidi regionan kunlaboron kaj teni la ĝustan direkton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo por profundigi la kunlaboron de Ĉinio kun centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj. La du landoj devas plifortigi komunikadon pri internaciaj aferoj, man-en-mane trakti tutmondajn defiojn kaj injekti pli da pozitiva energio por protekti la mondan pacon kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon. En la nova vojaĝo de la nova epoko, Ĉinio esperas labori kun hungaraj amikoj por verki novajn rakontojn pri amikeco, malfermi novan ĉapitron de kunlaboro kaj pli bonan estontecon por la du popoloj.

Jen estas la kompleta artikolo.

https://english.news.cn/20240508/5bfc2831e3fe494e93e55405a6b11fa5/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree