La vivo estas altvalora, kaj la amo havas konsiderindan meriton. Antaŭ proksimume 100 jaroj, ĉi tiu hungara poemo estis tradukita kaj vaste konata en Ĉinio. Pro tio hungara poeto Petofi Sandor fariĝis konata de ĉinoj.
En 2009, tiama ĉina vicprezidanto Xi Jinping venis al la Hungara-Ĉina Dulingva Lernejo dum lia vizito al Hungario, lasante mesaĝon de "necesas dek jaroj por elkreskigi arbojn kaj cent jaroj por elkulturi homojn".
En 2023, ĉina prezidanto Xi Jinping skribis reen al la studentoj de la lernejo, kuraĝigante hungarajn adoleskantojn pli bone kompreni Ĉinion kaj fariĝi senditoj por heredi kaj disvolvi amikecon inter Ĉinio kaj Hungario.
Hungara proverbo diras, ke oni povas iri pluen, se oni kunlaboras. Ĉinoj opinias, ke glata vojaĝo de sovaĝaj anseroj tra vento kaj pluvo esti atribuita al ilia akompano kaj apogo sur alies forto.
Ĉu "bonaj amikoj valoras pli ol oro" aŭ "unueco donas fortecon", Ĉinio kaj Hungario kunlaboras por antaŭenigi stabilan kaj longedaŭran disvolvadon.