Xi Jinping intervidiĝis kun hungara prezidento Sulyok Tamás
Mirinda Publikigita: 2024-05-09 19:19:41

Antaŭtagmeze de la 9a de majo laŭ la loka tempo en la hungara prezidentejo, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun hungara prezidento Sulyok Tamás.

Xi diris, ke li tre ĝojas fari ŝtatan viziton al bela Hungario laŭ invito de hungaraj prezidento Sulyok Tamás kaj ĉefministro Orbán Viktor kaj esprimis dankon al sro. prezidento pro la afabla invito kaj varma akcepto. 

Describante la prezidenton Sulyok kiel spertan ŝtatestron kaj eksperton en Hungario, prezidanto Xi laŭdis prezidenton Sulyok pro lia longtempa sindedikado al akcelo de la amikeco inter Ĉinio kaj Hungario kaj pozitivaj kontribuoj por disvolvo de ambaŭ flankoj. Xi esprimis sian pretecon por plibonigi bonan kunlaboron kaj amikecon kun la prezidanto Sulyok, plimultigi interŝanĝojn kaj komunikojn pri demandoj komune zorgataj de ambaŭ flankoj kaj kune antaŭenigi la altnivelan disvolvon de la ĉina-hungaraj rilatoj.

Hungario estas unu el la unuaj landoj kiuj agnoskis la novan Ĉinion. Post starigo de la diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Hungaro ĉiam respektis unu la alian, traktis unu la alian kiel egalajn, kaj sekvis reciprokajn profitojn. La dulandaj rilatoj spertis la provon de ŝanĝoj de la internacia situacio kaj daŭre profunde kreskis la amikeco tra la kontinento, al amika kaj kunlabora partnero kaj poste al ampleksa strategia partnereco. La ĉina-hungaraj rilatoj estas nun en la plej bona historio. La tradicia amikeco prenis profundan radikon en la koroj de la popolo, kaj kunlaboro en diversaj kampoj akiris riĉajn  fruktojn. Ĉi-jaro markas la 75an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario. Xi esprimis sian pretecon labori kun prezidento Sulyok por disvastigi la tradician amikecon, pliprofundigi la politikan reciprokan fidon, fortigi reciprokprofitan kunlaboron, kaj konduki la rilatojn inter Ĉinio kaj Hungario al pli alta nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree