Estas ĝusta tempo por pliriĉigi "feran amikecon"
Selena Publikigita: 2024-05-09 17:41:12

Parolante pri la vortogrupo "fera amikeco", multaj homoj tuj pensas pri Ĉinio kaj Serbio. En la pasinteco, ilia partnereco prezentis sin en multaj bonaj rakontoj pri reciproka respekto, reciproka konfido kaj kungajna kunlaboro. Nun ĉe la nova historia deirpunkto, kiel la "fera amikeco" estu levita al pli alta nivelo? Ĉina prezidanto Xi Jinping faris respondon dum sia ŝtata vizito al Serbio de la 7a ĝis la 8a de majo.

Antaŭ ok jaroj, dum la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Serbio, la du ŝtatestroj decidis altgradigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Serbio al ampleksa strategia partnereco. Ĉi-foje, la du ŝtatestroj deklaris profundigi kaj plibonigi la ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj Serbio kaj konstrui komunumon de Ĉinio kaj Serbio kun komuna estonteco en la nova epoko. La du flankoj ankaŭ subskribis komunan deklaron por fari multflankan aranĝon en pluraj kampoj. Serbio fariĝis la unua eŭropa lando, kiu kune kun Ĉinio konstruis komunumon kun komuna estonteco, kio plene reflektas strategiecon, apartecon kaj altan nivelon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Serbio.

Reciproka respekto kaj reciproka konfido restas la fundamento por interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Serbio en la estonteco. Ĉinio ĉiam plene respektas suverenecon kaj teritorian integrecon de Serbio kaj subtenas la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Serbio. Serbio subtenas justajn starpunktojn de Ĉinio pri tajvana kaj aliaj demandoj rilataj al kernaj interesoj. Prezidanto Xi emfazis, ke ambaŭ flankoj devas plu firme subteni unu la alian, profundigi strategian kunlaboron kaj protekti reciprokan politikan sekurecon kaj fundamentajn interesojn. Kaj tio antaŭenigos profundiĝon de politika reciproka konfido inter Ĉinio kaj Serbio.

Solida kunlaboro estas ŝlosilo por pliriĉigi la ĉina-serbian amikecon. En la pasintaj dek jaroj, de la beograda ponto Zemun-Borca trans Danubo ĝis la ŝoseo E763, grava transporta vojo liganta Balkanion kaj najbarajn landojn, ĝis la hungara-serba fervojo, komuna konstruado de la zono kaj vojo de Ĉinio kaj Serbio akiris rimarkindan atingon, kio evidente plibonigis la vivtenon de la serba popolo. Ĉi-foje Ĉinio kaj Serbio konsentis daŭrigi kunlaboron ne nur en tradiciaj kampoj kiel importado kaj eksportado, transportado kaj energia infrastrukturo, sed ankaŭ en noviga kampo kiel artefarita inteligenteco. Analizantoj montris, ke en la estonteco, kunlaboro de la du landoj fokusiĝos al teknologia progreso kaj verda energio, kio utilas antaŭenigi altkvalitan konstruadon de la zono kaj vojo kaj alporti pli da disvolva movforto al la du landoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree