Plurlingvaj servoj de interreta platformo en Shenzhen estis ĝisdatigitaj
Ema Publikigita: 2024-05-09 14:19:35

Lastatempe, por helpi al la internaciigo de registaraj kaj publikaj servoj, la APP "iShenzhen" estis plene ĝisdatigita kaj publikigis 9 fremdlingvajn servajn kanalojn inkluzive de la angla, japana, korea, franca, araba, hispana, rusa, germana kaj portugala.

Antaŭe la registara retejo de Shenzhen jam publikigis la anglan, francan, japanan, korean kaj aliajn fremdlingvajn servojn.

Ĝis nun la du ĉefaj interretaj kaj moveblaj servaj platformoj de Shenzhen plene realigis plurlingvajn servojn, liverante oportunon por la funkciado de eksterlandaj financaj entreprenoj en Shenzhen kaj por la investo, dungado, loĝado kaj turismo de eksterlandanoj, faciligante interretajn servojn kaj helpante eksterlandajn financajn entreprenojn kaj eksterlandanojn adaptiĝi al vivo en Shenzhen pli rapide.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree