Xi Jinping kaj serba prezidento Vučić faris interparolon
Ĝoja Publikigita: 2024-05-09 00:30:50

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun serba prezidento Aleksandar Vučić merkrede en Serba Parlamentejo en Beogrado. La du ŝtatestroj deklaris profundigi kaj altigi ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj Serbio, konstruante komunumon de Ĉinio kaj Serbio kun komuna estonteco en nova epoko.

Prezidento Vučić okazigis bonvenigan ceremonion por Xi. Akompanate de Vučić Xi revuis la serban honoran gvardion.

Poste la du ŝtatestroj faris respektive intervidiĝon en malgranda skalo kaj interparolon.

Xi montris, ke li tre ĝojas fari la ŝtatan viziton al Serbio laŭ multaj invitoj de la prezidento. "Ĝi estas mia refoja vizito al bela Serbio post ok jaroj. Mi dankas vin kaj la serban registaron pro la gastama akcepto kaj zorgema aranĝo." Li substrekis, ke la fera amikeco de Ĉinio kaj Serbio eltenis elprovojn de ŝanĝiĝoj kaj defioj internaciaj kaj havas profundan historian enhavon, firman politikan fundamenton, vastajn komunajn interesojn kaj solidan pubikopinian bazon. "Lastajn jarojn mi multfoje renkontis la prezidenton, kaj ni faris komunikojn kaj interŝanĝojn pri strategiaj kaj ĝeneralaj demandoj rilataj al la dulandaj rilatoj. Sub nia komuna gvidado la dulandaj rilatoj realigi transsaltan disvolvon kaj akiris historiajn atingojn." Precipe depost starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Serbio, la duflankaj rilatoj enhave pli riĉiĝas kun daŭre plivastiĝanta amplekso, kiuj jam fariĝis modelo de amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj. Ĉinio volas labori kun Serbio, daŭre laŭ la spirito de fera amikeco persisti kaj disvolvi amikecon de Ĉinio kaj Serbio, kune protekti bazajn kaj longtempajn interesojn de la du landoj, ŝultro ĉe ŝultro strebi al propra disvolviĝo kaj nacia rejunuiĝo, man-en-mane antaŭenigi konstruadon de la komunumo de Ĉinio kaj Serbio kun komuna estonteco en nova epoko kaj fari novan kaj pli grandan kontribuon al akcelado de konstruado de la komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Xi emfazis, ke Serbio estas la unua ampleksa strategia partner de Ĉinio en la Centra kaj Orienta Eŭropo. En la nova situacio, Serbio fariĝis la unua lando de Eŭropo konstruanta kun Ĉinio komunumon por komuna estonteco, kio plene enkorpigas strategiecon, apartecon kaj altan nivelon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Serbio. Kaj la du landoj devas kontinue profundigi kaj plivastigi altkvalitan kunkonstruadon de Zono kaj Vojo kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo por helpi propran modernigan procezon danke al konstruado de komunumo de Ĉinio kaj Serbio kun komuna estonteco.

Unue, oni devas elstarigi strategiecon de la dulandaj rilatoj kaj teni ĝeneralan direkton de la duflankaj rilatoj. Ĉinio subtenas Serbion persisti en sendependeco, memdecido kaj marŝado sur disvolva vojo taŭga al la landa stato, kaj subtenas ĝiajn klopodojn por protekti landan suverenecon kaj teritorian integrecon. La du flankoj devas daŭre obstine subtenas unu la alian, profundigi strategian kunlaboron kaj protekti proprajn politikan sekurecon kaj fundamentajn interesojn.

Due, oni devas persisti en praktikeco de dulanda kunlaboro kaj strebi al bono al la du popoloj. Validiĝos la interkonsento pri libera komerco inter Ĉinio kaj Serbio la 1-an de julio de la kuranta jaro kaj tiam la altnivela reciproka malfermo de Ĉinio kaj Serbio certe eniros en novan etapon. Ĉinio daŭre plivastigos importadon de karakterizaj bonkvalitaj agrikulturaj produktaĵoj el Serbio, volas inviti 300 serbajn junulojn al Ĉinio por lernado kaj interŝanĝoj en la venontaj tri jaroj. Ĉinio ankaŭ bonvenigas, ke Serbio pliigos rektajn flugliniojn inter Beogrado kaj Ŝanhajo por ĉiuflanke profundigi kulturajn interŝanĝojn.

Trie, oni devas disvastigi kreemon de la dulandaj rilatoj, krei novan kunlaboran perspektivon kaj farigi kreivan kunlaboron kiel novan kreskan punkton de la duflankaj rilatoj.

Vučić esprimis plej varman bonvenigon al prezidanto Xi, dirante, ke Ĉinio estas la plej sincera amiko de Serbio. La areo de Serbio ne estas granda, tamen Ĉinio ĉiam sufiĉe respektas suverenecon kaj teritorian integrecon de Serbio kaj donis trezoran subtenon al Serbio por ĝia ekonomia kaj socia disvolvo. La serba popolo plenas de dankemo kaj respekto al Ĉinio, aparte al prezidanto Xi, kaj sentas elkore fiera pro tio, ke Serbio kaj la granda lando Ĉinio estas feraj amikoj. Serbio firme subtenas justajn starpunktojn de Ĉinio pri tajvana kaj aliaj demandoj rilataj al kernaj interesoj. En la mondo ekzistas la ununura Ĉinio kaj Serbio senhezite kaj senŝanceliĝe firme subtenos Ĉinion.

Vučić diris, ke ĉina investo kaj kunlaboro ege akcelis ekonomian kaj socian disvolvon de Serbio, ankaŭ altigis vivnivelon de la serba popolo. Serbio atendas proksimigi interŝanĝojn kun Ĉinio sur diversaj kampoj kaj en malsamaj tavoloj, fortigi kunlaboron sur diversaj kampoj, kiel infrastrukturo, nova energio, kreivo, artefarita inteligento kaj kulturo. Li bonvenigas pli da ĉinaj entreprenoj fari investon en Serbio, atendas malfermi pli da rektaj flugoj kaj pluapaŝe vastigi dulandajn ekonomiajn kaj komercajn kunlaborojn okaze de la validiĝo de interkonsento de libera komerco inter Serbio kaj Ĉinio.

Post la interparolo, la du ŝtatestroj subskribis "Komunan deklaron pri profundigo kaj altigo de ampleksa strategia partenereco inter Ĉinio kaj Serbio kaj pri konstruado de komunumo de Ĉinio kaj Serbio kun komuna estonteco en nova epoko." Ili ankaŭ kune renkontiĝis kun raportistoj.

Tagmeze tiutage ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan ĉeestis bonvenigan bankedon okazigitan de serba prezidento Aleksandar Vučić en la Serba Parlamentejo.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree