Programero "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping" (internacia versio) estos elsendata en Hungario
Shanshan Publikigita: 2024-05-09 08:56:46

La 7-an de majo, dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Hungario, okazis en Budapeŝto la publikigo-ceremonio de la programero "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping" (internacia versio) produktita de Ĉina Komunikila Grupo. 

La eksa hungara prezidento Pál Schmitt kaj la eksa ĉefministro Péter Medgyessy esprimis siajn gratulojn pro la elsendo de la programero. La programero estos elsendata de nun en Hungara Nacia Televidstacio kaj aliaj hungaraj ĉefaj amaskomunikiloj.

 

Schmitt varme bonvenigis la viziton de prezidanto Xi al Hungario, dirante, ke Ĉinio estas fidinda bona amiko kaj bona partnero de Hungario. Ĉina Kominikila Grupo  plene ludis la rolon kiel ŝtata amaskomunikilo, kaj uzis bildojn kaj vortojn por rakonti inspirajn rakontojn al centoj da milionoj da spektantoj, kio havis grandegan efikon.

Medgyessy diris, ke dum sia ofico kiel ĉefministro de Hungario, li faris multajn klopodojn por antaŭenigi la disvolviĝon de amikaj rilatoj inter la du landoj, ekzemple malfermi publikajn hungar-ĉinajn dulingvajn lernejojn. Ankaŭ prezidanto Xi Jinping tre zorgas pri la disvolvo de la lernejo. Li persone vizitis la lernejon kaj skribis leteron al la studentoj pasintjare, instigante ilin klopodi por esti senditoj, kiuj heredas kaj disvolvas la aferon de amikeco inter Hungario kaj Ĉinio. Estas kredeble, ke per kunlaboro kaj interŝanĝoj inter ambaŭflankaj amaskomunikiloj, la reciproka kompreno inter la hungara kaj ĉina popoloj estos plu antaŭenigita kaj la ampleksa disvolviĝo de la duflankaj rilatoj estos efike akcelita.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de KPĈ kaj ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Gropo, diris en sia parolo, ke la ĈKG pretas kunlabori kun hungaraj amikoj por antaŭenigi ĉina-hungarajn kulturajn interŝanĝojn, interpopolajn kontaktojn, kaj reciprokan lernadon de civilizacioj, por daŭrigi la amikecajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Hungario al nova ĉapitro kaj kontribui pli da forto por antaŭenpuŝi konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree