Peng Liyuan kaj Tamara Vučić kune vizitis Serban Nacian Muzeon
Mirinda Publikigita: 2024-05-09 00:47:58

Antaŭtagmeze de la 8a de majo laŭ la loka tempo en Beogrado, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping invitite vizitis Serban Nacian Muzeon kune kun Tamara Vučić, edzino de serba prezidento  Aleksandar Vučić. 

La du ŝtatestraj edzinoj kune vizitis la ekspozicion de klasikaj pentraĵoj. Peng diris, ke la Serba Nacia Muzeo havas longan historion kaj abundan kolekton, la klasikaj pentraĵoj estas tiel delikataj kaj plenaj de emocio. La muzeo estas ne nur fenestro de protektado kaj eksponado de historiaj objektoj, sed ankaŭ halo por disvastigi la civilizacion. Ŝi atendas, ke Ĉinio kaj Serbio fortigos kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kaj kune konstruos ponton por dialogo inter civilizacioj. 

La du ŝtatestraj edzinoj kune aprecis prezentadon de tradiciaj metioj de serbaj virinoj en teksado kaj afable parolis kun ili. Peng diris, ke la serba artefarita teksado havas delikatan metion kaj karakterojn, estas grava nemateria kultura heredaĵo kaj estas bone heredata kaj disvastigata. Ĉinio kaj Serbio havas similecon en la kulturo de brodado, la du flankoj povas fortigi interŝanĝojn kaj interlernadon kaj stimuli junulojn de la du landoj aktive partopreni en antaŭenigo de heredado de la tradiciaj artoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree