Xi Jinping faris skribitan parolon en flughaveno de Budapeŝto
Mirinda Publikigita: 2024-05-09 04:30:13

La 8an de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Budapeŝton kaj komencis ŝtatan viziton al Hungario laŭ invito de hungaraj prezidento Sulyok Tamás kaj ĉefministro Viktor Orbán.

Li faris skribitan parolon en la flughaveno. 

Xi diris, ke li tre ĝojas fari ŝtatan viziton al bela Hungario laŭ invito de hungaraj prezidento Sulyok Tamás kaj ĉefministro Viktor Orbán. Li, nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, donis sincerajn salutojn kaj bonajn dezirojn al la hungaraj registaro kaj popolo. 

Ĉi-jaro markas la 75an datrevenon de starigo de diplomaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario, kaj disvolvo de la rilatoj inter la du landoj bonvenigas gravan oportunon. Li atendas fari renkontiĝon kun prezidento Sulyok Tamás, ĉefministro Viktor Orbán kaj aliaj hungaraj gvidantoj kaj kune plani novan perspektivon de kunlaboro kaj disvolvo de la du landoj, gvidi la ĉina-hungarajn rilatojn marŝi al pli alta nivelo. Li kredas, ke malgraŭ ŝanĝiĝoj kaj defioj de la internacia situacio, Ĉinio kaj Hungario certe persistos en rigardado kaj traktado de la duflankaj rilatoj per vasta perspektivo kaj longtempa vidkampo, diligente klopodos kaj kuraĝe marŝos por kune konstrui la komunumon de komuna estonteco por la homaro kaj fari postulatajn kontribuojn por paco kaj stabileco, disvolvo kaj prospero de la mondo. Li kredas, ke sub kuna klopodado de ambaŭ flankoj, la vizito certe akiros plenan sukceson kaj antaŭenigos la ĉina-hungarajn rilatojn al pli bela estonteco. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree