Saluton Hungario
Qiujieming Publikigita: 2024-05-09 03:31:44

La 8an de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping komencis ŝtatan viziton al Hungario laŭ invito de hungaraj prezidento Sulyok Tamás kaj ĉefministro Orbán Viktor.

Hungario situas en centra Eŭropo, kie renkontiĝas orienta kaj okcidenta kulturoj. La ĉefurbo estas Budapeŝto, konata kiel la "Perlo de Danubo".

Hungario longe kaj firme sekvas amikan politikon al Ĉinio kaj estas la unua eŭropa lando, kiu partoprenis en la iniciato "Zono kaj Vojo".

Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Hungario ekster Eŭropo, kaj Hungario estas unu el la plej gravaj komercaj partneroj de Ĉinio en Centra kaj Orienta Eŭropo.

Ĉi-jaro markas la 75an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario. La disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj enkondukos novajn oportunojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree