Posttagmeze de la 9a de majo laŭ la loka tempo en la oficejo de hungara ĉefministro, Budapeŝto, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hungara ĉefministro Viktor Orban ĉeestis subskriban ceremonion kaj kune renkontiĝis kun raportistoj.
Xi montris, ke ĉi-jare estas la 75-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario. Dum la pasintaj 75 jaroj, ambaŭ flankoj ĉiam aliĝis al la principoj de reciproka respekto, egala traktado kaj reciproka profito, puŝante la dulandajn rilatojn en la ĝustan direkton kaj enirante la plej bonan periodon de la historio. Li havis koran, amikecan kaj produktivan interparolon kun ĉefministro Orban, interŝanĝis profundajn opiniojn pri la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario en la nova epoko kaj aferojn komune zorga de ambaŭ flankoj, atingis vastan konsenton, kaj atestis la interŝanĝon de serio da gravaj duflankaj kunlaboraj dokumentojn. Li estas plena de fido pri la evoluperspektivoj de la dulandaj rilatoj.
Xi emfazis, ke li kaj ĉefministro Orban konsentis, ke Ĉinio kaj Hungario ĉiam estas bonaj amikoj kun reciproka fido kaj asistado kaj bonaj partneroj kun kungajna kunlaboro. Li esperas ke prenante la anoncon pri la starigo de la ĉiavetera ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Hungario por nova epoko kiel novan deirpunkton, ili kune antaŭenigos duflankajn rilatojn kaj praktikajn kunlaborojn al pli alta nivelo.
Li diris ankaŭ, ke la du flankoj volas konservi la impeton de proksimaj altnivelaj interŝanĝoj, plifortigi dialogon kaj interŝanĝojn inter registaroj, leĝdonaj organoj kaj politikaj partioj, kaj kunhavigi sperton en ŝtatregado. Ĉinio alte aprezas la firman aliĝon de Hungario al la principo de unu Ĉinio kaj daŭre firme subtenos Hungarion por preni disvolvan vojon konforman al ĝiaj naciaj kondiĉoj.
Orban esprimis, ke li varme bonvenigas la ŝtatan viziton de prezidanto Xi Jinping al Hungario okaze de la 75-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Hungario kaj Ĉinio. Hungario kaj Ĉinio ĝuas profundan amikecon kaj stabilajn rilatojn. Hungario aliĝas al la principo de unu Ĉinio. Ambaŭ flankoj respektas kaj subtenas unu la alian, kaj reciproke kunlaboro profitigis la popolon. Hungario dankas Ĉinion pro valora helpo dum la malfacilaj tempoj de Hungario. Ĉinio estas grava kaj pozitiva forto en la multpolusa mondo. Hungario esperas plue plifortigi la rilatojn inter Hungario kaj Ĉinio kaj fariĝi firmaj partneroj en la procezo de realigo de modernigo.