Xi Jinping faris interparolon kun hungara ĉefministro Viktor Orban
Mirinda Publikigita: 2024-05-10 02:08:36

Posttagmeze de la 9a de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun hungara ĉefministro Viktor Orban. La du gvidantoj kune deklaris altigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Hungario al ĉiavetera ampleksa strategia partnereco por nova epoko. 

Xi diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario situas en la plej bona periodo en la historio. La ampleksa strategia partnereco inter la du landoj tenas altnivelan disvolvon, senĉese profundiĝas la politika reciproka fido, kunlaboro sur diversaj kampoj akiris riĉajn fruktojn kaj estis establita ekzemplo por konstruado de novaj internaciaj rilatoj. 

 Ĉi-jaro markas la 75an datrevenon de starigo de diplomaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario kaj la rilatoj inter la du landoj bonvenigas novan gravan oportunon. La du landoj devas plue esti bonaj amikoj konfidantaj kaj helpantaj unu al la alia, kaj bonaj partneroj kunlaboraj kaj kungajnaj, prenante establon de ĉiavetera ampleksa strategia partnereco por nova epoko kiel oportunon, injekti novan fortan movforton al la kunlaboro inter la du landoj kaj krei pli belan estontecon por la du popoloj. 

Xi akcentis, ke Ĉinio laŭdis Hungarion pro longtempa kaj firma sekvo de la amikaj politikoj al Ĉinio kaj klara kaj firma subteno al Ĉinio en demandoj pri Tajvano, Honkongo, homaj rajtoj kaj aliaj. Ĉinio firme subtenas Hungarion en ĝia disvolva vojo konforma al la lanta stato kaj volas kune kun Hungario solidigi politikan reciprokan konfidon, fortigi interŝanĝojn inter la du registaroj, leĝdonaj institucioj kaj partioj kaj plue firme subtenas unu la alian en kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Ĉina modernigo certe alportos pli da oportunoj al diversaj landoj en la mondo inkluzive de Hungario kaj li bonvenigas, ke Hungario fariĝos kuniranto sur la ĉina moderniga vojo. 

Ĉinio volas fortigi strategian kunligon kun Hungario, bone ludi rolojn de interregistara kunlabora komitato pri Zono kaj Vojo kaj aliaj mekanismoj, enorde antaŭenigi kunlaboron en infrastrukturo, verda energio kaj aliaj kampoj, laŭdate plenumi konstruadon de fervojo inter Hungario kaj Serbio kaj aktive vastigi kunlaboron en novaj kampoj inkluzive de pura energio kaj artefarita intelekto. 

 Orban diris, ke Hungario ne forgesos valorajn subtenojn donitajn de Ĉinio al Hungario en ĝia malfacila tempo kaj plue kaj firme servos kiel fera amiko de Ĉinio kaj subtenos Ĉinion en protektado de kernaj interesoj kaj justaj rajtoj. Hungario ĉiam firme observis, observas kaj observos la principon de unu Ĉinio. 

Disvolvo de Ĉinio estas ne risko sed oportuno por Eŭropo. Hungario volas fortigi multflankan kunordigon kaj kunlaboron kun Ĉinio por kune protekti la mondan pacon kaj stabilecon. Kiel deĵoranta prezidanta lando de EU en la dua duonjaro, Hungario volas fari pozitivajn klopodojn por akceli sanan disvolvon de la rilatoj inter Hungario kaj Ĉinio kaj kunlaboro inter centraj kaj orienteŭropaj landioj kun Ĉinio.

Post la interparolo la du gvidantoj kune atestis interŝanĝon kaj subskribon de duflankaj kunlaboraj dokumentoj pri kunkonstruado de Zono kaj Vojo, ekonomio kaj komerco, investo, scienctekniko, kulturo, agrikulturo kaj aliaj kampoj. Ili kune renkontiĝis kun raportistoj. 

La du flankoj publikigis Komunan Deklaracion pri Establo de Ĉiavetera Ampleksa Strategia Partnereco por Nova Epoko inter Ĉina Popola Respubliko kaj Hungario kaj liston de dokumentoj de atingoj de la vizito. 

Vespere tiutage Viktor Orban kaj lia edzino okazigis solenan bonvenigan bankedon por Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan. 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree