Rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario enkondukas novajn oportunojn
Qiujieming Publikigita: 2024-05-10 16:37:49

“La ŝtata vizito de prezidanto Xi Jinping havas historian signifon,” diris la hungara ĉefministro Viktor Orban kiam li akceptis la intervjuon de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Dum la vizito, la du gvidantoj kune deklaris altigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Hungario al ĉia vetera ampleksa strategia partnereco por nova epoko. Analizistoj opiniis, ke tiu altiĝo signifas, ke la politika reciproka konfido, strategia konsento, kunordigo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Hungario atingos novajn nivelojn. Krome, ambaŭ flankoj subskribis ankaŭ pli ol 10 kunlaborajn dokumentojn, injektante novan impulson al estonta duflanka kunlaboro.

Ĉi-jare estas la 75a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario. Dum la pasintaj 75 jaroj, la du landoj sekvas la principojn de egala traktado, reciproka fido, reciproka asistado kaj kungajna kunlaboro, kaj skribis rakontojn pri amikaj interŝanĝoj: Dum la epidemio de KOVIM-19, Ĉinio liveris al Hungario grandan kvanton da kontraŭ-epidemiaj materialoj, kaj ĉefministro Orban persone iris al la flughaveno por akcepti ilin; Hungario multfoje subtenas Ĉinion por gardo de ĝiaj kernaj interesoj en internacia okazo; Hungario estas ankaŭ la unua eŭropa lando subskribanta la iniciaton “Zono kaj Vojo”. Ĉio pruvis, ke Ĉinio kaj Hungario jam eniris la plej bonan periodon tra la historio kaj devas esti plu plibonigata.

Kvankam Ĉinio kaj Hungario havas malsamajn politikajn sistemojn, ili ĉiam estas bonaj amikoj, kiuj traktas unu la alian sincere. Tre grava kialo estas, ke la du flankoj konservas altan nivelon de politika reciproka konfido. Dum la vizito, prezidanto Xi esprimis, ke Ĉinio firme subtenas Hungarion por preni disvolvan vojon konforman al ĝiaj naciaj kondiĉoj. Hungario esprimas subtenon al Ĉinio por protekti ĝiajn kernajn interesojn kaj legitimajn rajtojn kaj firme sekvis/as/os la principon de unu Ĉinio en la pasinteco, nuneco kaj estonteco.

Laŭ la komuna deklaro, la du flankoj antaŭenigos pluan profundan integriĝon inter la komuna konstruado de la iniciato “Zono kaj Vojo” kaj la strategio de Hungario “Malfermo al Oriento”. La listo de rezultoj de ĉi-tiu vizito klarigis la ĉefajn kunlaborajn projektojn de la tria raŭndo de komuna konstruado de “Zono kaj Vojo” de Ĉinio kaj Hungario. Nuntempe, la konstruado de la Hungara-serba Fervojo en la hungara sekcio jam plene komenciĝis. Post kiam ĝi estos finkonstruita, ĝi plifortigos la pozicion de Hungario kiel transporta centro en Centra kaj Orienta Eŭropo. Ĉefministro Orban opinias, ke la atingoj de la iniciato “Zono kaj Vojo” en Hungario alportis dekmilon da laborpostenoj kaj ekonomian prosperon al Hungario.

 Ĉefministro Orban iam diris, ke li rimarkis antaŭ pli ol 10 jaroj, ke la estonteco de Hungario grandparte dependas de ĝiaj rilatoj kun Ĉinio. Hodiaŭ, la rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario atingis novan nivelon. La du flankoj kunlaboros pli proksime en siaj respektivaj modernigaj procezoj por atingi komunan disvolviĝon kaj prosperon, kaj gvidos Ĉinion kaj landojn de Centra kaj Orienta Eŭropo profundigi kaj solidigi ilian kunlaboron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree