Okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Hungario, Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), respektive kun Dániel Papp, ĉefa plenumanto de la Fonduso por Media Serva Subtenado kaj Kapitala Administrado (MTVA) subskribis Memorandon pri profundigo de kunlaboro inter Ĉina Komunikila Grupo kaj Fonduso por Media Serva Subtenado kaj Kapitala Administrado; kun László Könnyid, direktoro de Hungara Turisma Agentejo, subskribis Interkonsenton pri strategia kunlaboro inter Ĉina Komunikila Grupo kaj Hungara Turisma Agentejo. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hungara ĉefministro Viktor Orban atestis interŝanĝojn de la menciitaj dokumentoj, kiuj estis metataj en listo de fruktaj dokumentoj pri ŝtata vizito de prezidanto Xi al Hungario.