Antaŭtagmeze de la 9-a de majo laŭ la loka tempo en prezidentejo en Budapeŝto, Hungario, ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun hungara prezidento Sulyok Tamás.
En la interparolo, prezidanto Xi menciis emocian momenton dum sia vizito. La 8-an de majo per speciala aviadilo Xi atingis Budapeŝton kaj al li prezentis bukedon universitata studentino, kaj ŝi ĝuste estas la knabino, kiu prezentis bukedon al li en 2009, tiam kiel vicprezidanto li vizitis Hungarion.