Tagmeze de la 10a de majo laŭ la loka tempo en Budapeŝto, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan invitite ĉeestis adiaŭan eventon okazigitan de hungara ĉefministro Viktor Orban kaj lia edzino.
La du paroj de geedzoj kune aprecis la urban pejzaĝon de Budapeŝto. Orban konigis al Xi la historion, disvolvon kaj perspektivon de planado de la urbo kaj diris, ke ĉinaj entreprenoj faris gravajn kontribuojn por la ekonomia disvolvo kaj urba konstruado de Hungario, multaj projektoj konstruitaj de la ĉina flanko fariĝis flagŝipaj programoj kaj simboloj de la amikeco. Ĉinaj teknologioj okupas antaŭajn lokojn en la mondo en multaj flankoj kaj Hungario atendas fari pli da kunlaboro kun Ĉinio, imoporti pli multajn avangardajn teknikojn el Ĉinio por helpi Hungarion en landa disvolvo kaj popolviva plibonigo.
Xi dankis Orban pro varma invito kaj delikata akcepto. Li diris, ke li sentis la historion kaj tradicion de Budapeŝto, kaj vidis novan viglecon de la urbo, estis profundigita lia kono pri Hungario kaj estis aldonita valora memoro al li. La interŝanĝo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Hungario iam faris kontribuon por reformo kaj malfermo de Ĉinio. Nun Ĉinio antaŭenigas grandan nacian rejuniĝon en ĉiuj flankoj per ĉina modernigo, altkvalita disvolvo kaj ekstera malfermo de Ĉinio alportos pli da oportunoj al Hungario.
Ĉinio volas fortigi interrŝanĝon kaj kunlaboron pri ekonomiaj teknikoj kun Hungario, antaŭenigi akiron de pli multaj disvolvaj atingoj de ambaŭ flankoj kaj krei pli belan vivon por la du popoloj.
Xi konigis la centjaran historion de la Komunista Partio de Ĉinio kaj gravajn konceptojn landa kaj partia regado. Li diris, ke la KPĈ kreskis de malgranda partio kun dekoj da membroj al granda partio kun pli ol 98 milionoj da membroj, spertante multajn seriozajn defiojn kaj gvidis Ĉinion akiri nunajn atingojn. La partio ne nur donis al la ĉina popolo pliboniĝantan vivon, sed ankaŭ ludis pli grandan kontribuon por la paco kaj disvolvo de la mondo.
Xi akcentis, ke kvankam la vizito estas mallongdaŭra, tamen ili faris sufiĉe profundajn komunikojn kaj atingis multajn gravajn konsentojn. Ambaŭ konsentis establi ĉiaveteran ampleksan strategian partnerecon por nova epoko por antaŭenigi la rilatojn inter la du landoj al neprecedenca nivelo. Ĉinio kaj Hungario havas similajn konceptojn kaj admiras sendependon kaj memdecidon. Li atendas teni kompaktan kontakton kun Orban, gvidi la du landojn heredi la amikecon kaj kune klopodi por turni la atingitajn konsentojn al efikaj kunlaboraj fruktoj kaj plue feliĉigi la du popolojn. Li estas plena de fido pri la estonta disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario.