Xi sendis gratulan mesaĝon al panama elektita prezidento Jose Raul Mulino
Mirinda Publikigita: 2024-05-11 19:21:39

Lastatempe ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al panama elektita prezidento Jose Raul Mulino pro elektiĝo kiel panama prezidento.                                     

Xi diris, ke junie de 2017 starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Panamo malfermis novan ĉapitron de la rilatoj inter la du landoj. En la pasintaj preskaŭ 7 jaroj, la rilatoj inter la du landoj rapide disvolviĝis, akiris riĉajn atingojn kaj alportis efikajn profitojn al la du popoloj. Faktoj pruvis, ke starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Panamo konformas al bazaj interesoj de la du landoj kaj antaŭenigo de la ĉina-panamaj rilatoj kaj persisto en principo de unu Ĉinio jam estas ĝeneralaj komunaj konoj de diversaj rondoj de la du landoj. Ĉinio kaj Panamo estas bonaj amikoj sinceraj kaj konfidas unu de la alia kaj bonaj partneroj reproke profitaj kaj kungajnaj. Li donas altan atenton al disvolvo de la ĉina-panamaj rilatoj, kaj volas fari amikan kontakton kun prezidento Mulino kaj gvidi la ĉina-panamajn rilatojn por daŭre kaj profunde disvolviĝ kaj pli bone feliĉigi la du popolojn. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree