Wang Yi: Vizito de prezidanto Xi Jinping al Eŭropo montras, ke Ĉinio estas respondeca granda lando
Ĝoja Publikigita: 2024-05-11 15:14:22

Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris sabate, ke vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Eŭropo montras, ke Ĉinio jam fariĝis respondeca granda lando kun pli granda internacia influo.

Prezidanto Xi faris ŝtatajn vizitojn al Francio, Serbio kaj Hungario de la 5-a ĝis la 10-a de majo laŭ la invitoj de franca prezidento Emmanuel Macron, serba prezidento Aleksandar Vučić, hungaraj prezidento Tamás Sulyok kaj ĉefministro Viktor Orban.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), laŭdis la viziton sukcesa, dirante, ke la vojaĝo de Xi solidigis la rilatojn inter Ĉinio kaj Francio, fortigis amikecon inter Ĉinio kaj Serbio kaj plibonigis la rilatojn inter Ĉinio kaj Hungario. Wang aldonis, ke ĝi ankaŭ akcelis kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Wang deklaris,"Tiu ĉi vizito estas vojaĝo por disvolvi amikecon, pliigi reciprokan konfidon, levi fidon kaj malfermi la estonton."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree