Antaŭtagmeze de la 11-a de majo ĉina prezidanto Xi Jinping per speciala aviadilo revenis al Pekino post siaj ŝtataj vizitoj al Francio, Serbio kaj Hungario.
Revenis per la sama aviadilo Peng Liyuan, edzino de Xi, Cai Qi, membro de Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj aliaj sekvantoj.