Ĉina ĉefministro gratulas Mishustin pro reelektiĝo kiel rusa ĉefministro
Qiujieming Publikigita: 2024-05-12 19:12:09

Ĉina ĉefministro Li Qiang dimanĉe sendis mesaĝon al Mikhail Mishustin, gratulante lin pro reelektiĝo kiel rusa ĉefministro.

Li diris, ke sub la strategia gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin, la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko konservis sanan kaj stabilan disvolviĝon. Politika reciproka konfido inter la du landoj senĉese profundiĝis, reciproke profita kunlaboro estis progresinta en ordo, kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj fariĝis ĉiam pli proksimaj, alportante praktikajn profitojn al la du landoj kaj iliaj popoloj.

Li diris, ke li volas labori kun Mishustin por fari novajn kontribuojn por riĉigi la signifon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj plifortigi praktikan kunlaboron inter la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree