Franca baletgrupo enscenigos du klasikajn verkojn en Pekino
Yu Publikigita: 2024-05-13 20:10:45

La Baletgrupo de la Nacia Operejo de Bordozo enscenigos du klasikajn baletajn verkojn en la Nacia Centro por la Prezentaj Artoj en Pekino.

La du verkoj, "La Sylphide" kaj "Donkiĥoto (Akto III)", estos prezentitaj de la grupo la 18an kaj 19an de majo en la Nacia Centro por la Prezentaj Artoj.

La Nacia Centro por la Prezentaj Artoj estas la lasta halto de la ĉina turneo de la grupo. Ĉi tiu jaro markas la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj estas la Ĉina-Franca Jaro de Kulturo kaj Turismo.

Antaŭ tio la grupo prezentis la du baletojn en la Ŝanhaja Orient-Arta Centro kaj partoprenis en serio da okazaĵoj de kulturaj interŝanĝoj, kio estas parto de la turneo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree