Por efektivigi la konsenton atingitan de la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono dum la san-franciska kunveno, Ĉinio kaj Usono laŭ interkonsento okazigos la unuan kunvenon de la ĉina-usona interregistara dialogo pri artefarita intelekto en Ĝenevo, Svislando la 14an de majo laŭ loka tempo. La du flankoj interŝanĝos opiniojn pri teknologiaj riskoj de artefarita intelekto, tutmonda regado kaj aliaj demandoj de respektivaj zorgoj de la du landoj.