Ĉina-eŭropaj kargotrajnaj servoj raportis fortikan kreskon en unuaj kvar monatoj
Yu Publikigita: 2024-05-13 17:19:53

Ĉina-eŭropaj kargotrajnaj servoj vidis solidan kreskon de januaro ĝis aprilo de ĉi tiu jaro, kun kontinua plibonigo de la transporta kapablo, efikeco kaj serva kvalito.

La Ĉina Ŝtata Fervoja Limigita Grupkompanio (Ĉina Fervojo) lunde diris, ke la nombro de ĉina-eŭropaj kargotrajnaj servoj kreskis je 10% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 6 184 vojaĝoj en la unuaj kvar monatoj de 2024.

Laŭ la kompanio, ĉirkaŭ 675 000 normaj konteneroj da varoj estis transportitaj per la kargotrajnoj dum ĉi tiu periodo, pli multe je 11% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Laŭ la Ĉina Fervojo, antaŭ la fino de aprilo, ĉirkaŭ 89 000 ĉina-eŭropaj kargotrajnaj vojaĝoj estis finitaj entute, servante al 223 urboj tra 25 eŭropaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree