Ĉinio firme oponas usonan plialtigon de tarifoj sur ĉinaj varoj
Yu Publikigita: 2024-05-14 21:23:37

La Ministerio pri Komerco diris marde, ke Ĉinio firme oponas kontraŭ kaj postulas seriozan traktadon pri plialtigo de aldonaj tarifoj fare de Usono al iuj ĉinaj varoj, kaj prenos rezolutajn rimedojn por protekti siajn proprajn rajtojn kaj interesojn.

La Blanka Domo tiutage publikigis novajn tarifojn al importitaj elektraj veturiloj, sunaj ĉeloj kaj aliaj purenergiaj produktoj el Ĉinio. Oni ĝenerale opinias, ke ĉi tiu protektisma movo endanĝerigos la usonan ambicion plibonigi konkurencivon kaj reduktegi karbonan emisiadon.

Laŭ la plano, la tarifoj sur elektraj veturiloj importitaj el Ĉinio estos plialtigitaj de ĉirkaŭ 25% al 100%. Kaj kun aldona 2,5-procenta tarifo sur ĉiuj veturiloj importitaj al la usona merkato, la totalaj impostoj sur ĉinaj elektraj veturiloj atingos 102,5%.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree