Ĉina ministro pri eksteraj aferoj interparolis kun sia sud-korea paralelulo
Yu Publikigita: 2024-05-14 14:45:44

Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi interparolis kun Cho Tae-Yul, sud-korea ministro pri eksteraj aferoj, en Pekino lunde.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas proksimaj najbaroj kaj devas konservi regulajn interŝanĝojn.

Wang diris, ke lastatempe, ĉina-sudkoreaj rilatoj alfrontis malfacilojn kaj defiojn, kio ne konformas al la komunaj interesoj de ambaŭ flankoj, nek estas tio, kion Ĉinio volas vidi, kaj ke li esperas, ke la sud-korea flanko laboros kun Ĉinio por persisti en la origina intenco establi diplomatiajn ligojn, sekvi la direkton de bona najbareco kaj amikeco, kroĉiĝi al la celo de reciprokprofita kunlaboro, forigi perturbojn kaj fari komunajn penojn por puŝi la ĉina-sudkoreajn rilatojn al sana kaj stabila disvolviĝo.

Wang aldonis, ke Ĉinio esperas, ke la sud-korea flanko observos la principon de unu Ĉinio, konvene kaj prudente traktos tajvan-rilatajn demandojn, kaj firmigos la politikan fundamenton de duflankaj rilatoj. Li akcentis, ke la du flankoj devas sendi pli da objektivaj kaj pozitivaj mesaĝoj, pliigi pozitivan gvidadon kaj plifortigi interpopolajn interŝanĝojn por firmigi publikan subtenon al duflankaj rilatoj.

Cho Tae-Yul diris, ke li esperas, ke ĉi tiu vizito fariĝos grava paŝo antaŭen en la sudkora-ĉinaj rilatoj, kaj ke la sud-korea registaro donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio, kaj atendas kunlabori strikte kun Ĉinio por disvolvi pli sanan kaj pli maturan strategian kunlaboran partnerecon surbaze de reciproka respekto, reciproka profito kaj komunaj interesoj.

Li aldonis, ke antaŭenigi la disvolviĝon de la sudkorea-ĉinaj rilatoj kaj kune trakti komunajn defiojn konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj popoloj kaj al la atendo de la internacia komunumo, kaj ke Sud-Koreio pretas plibonigi reciprokan fidon, vastigi konsenton kaj fokusiĝi al kunlaboro kun Ĉinio kaj tiel eviti geopolitikajn limigojn kiel eble plej multe kaj kune malfermi novan situacion de duflanka kunlaboro.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, la situacio sur la Korea Duoninsulo kaj aliaj demandoj de komuna zorgo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree