Ĉina-eŭropa kargotrajna servo kunligas nordan Ĉinion kaj Moskvon
Yu Publikigita: 2024-05-14 18:19:59

Nova internacia kargotrajna itinero ekfunkciis lunde, ligante la havenon Huanghua en la urbo Cangzhou en la ĉina norda provinco Hebei kun la rusa ĉefurbo Moskvo.

La kargotrajno vojaĝos proksimume 8 000 kilometrojn dum ĉirkaŭ 15 tagoj, ekde la haveno Huanghua, pasante tra la landlima haveno Erenhot en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, norda Ĉinio antaŭ ol atingi Rusion, laŭ Ma Fengxiang, prezidanto de la loĝistika limigita kompanio Ganghai de Cangzhou.

La trajno estas ŝarĝita per 50 normaj konteneroj da varoj valoraj je ĉirkaŭ 20 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,82 milionoj da usonaj dolaroj), inkluzive de aŭtomobilaj partoj kaj mekanikaj ekipaĵoj.

La haveno Huanghua estas grava ŝipveturiga nodo en norda Ĉinio. Nun ĝi konservas komercon kun pli ol 200 havenoj en pli ol 40 landoj kaj regionoj tra la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree