Ĉinio plene permesas senvizan eniron de alilandaj turismaj grupoj per plezurŝipoj
Yu Publikigita: 2024-05-15 17:04:19

Ĉinio merkrede komencis efektivigi politikon, kiu permesas senvizan eniron de alilandaj turismaj grupoj per plezurŝipoj tra ĉiuj plezurŝipaj havenoj laŭ la marbordo de la lando.

La Nacia Administracio pri Enmigrado diris, ke turismaj grupoj ĉiu konsistanta el du alilandanoj aŭ pli, kaj organizitaj aŭ akceptitaj de ĉinaj vojaĝagentejoj, povas senvize eniri Ĉinion per plezurŝipoj tra havenoj en 13 ĉinaj urboj, inkluzive de Ŝanhajo, Tianjin, Kantono, Sanya, kaj aliaj.

La Nacia Administracio pri Enmigrado diris en deklaro, ke la turistoj povas resti en Ĉinio ne pli ol 15 tagojn. Dum restado en Ĉinio, ili povas viziti marbordajn provincojn, municipojn, aŭtonomajn regionojn kaj Pekinon.

Krome, la Nacia Administracio pri Enmigrado anoncis, ke sep plezurŝipaj havenoj, nome Dalian, Lianyungang, Wenzhou, Zhoushan, Kantono, Shenzhen kaj Beihai, estis difinitaj kiel vizoliberaj havenoj por ŝtatanoj el 54 landoj.

La deklaro diris, ke ĉi tiu movo faciligas la transiton kaj foriron de alilandaj vojaĝantoj el ĉi tiuj havenoj per plezurŝipoj sub la senviza transita politiko de Ĉinio.

Mao Xu, altranga oficialulo de la Nacia Administracio pri Enmigrado, diris, ke por fari enir-elirajn procedojn de plezurŝipoj pli oportunaj, la administracio enkondukis serion da rimedoj fokusiĝantaj al faciligo de eldoganigo por alilandaj plezurŝipaj pasaĝeroj, surteriĝo de ŝipanoj, ŝipa bontenado kaj aliaj servoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree