Denove malsukcesis farso pri "subteno al tajvana partopreno en MAS"
Yu Publikigita: 2024-05-15 20:41:38

Registriĝo por partopreno en la 77a Monda Asembleo pri Sano (MAS) finiĝis lunde. Kiel atendite, la partopreno de Tajvano estis malakceptita. La farso de la aŭtoritatoj de la tajvana Demokratia Progresema Partio malsukcesis por ok sinsekvaj fojoj. Ĉi tio plene montras, ke la principo de unu Ĉinio estas la konsento de la internacia komunumo. Kiom ajn Usono kaj la aŭtoritatoj de la tajvana Demokratia Progresema Partio kondutas, ĉi tiu farso ĉiam estos ignorita de la internacia komunumo.

Unue, la tajvana regiono, sen konsento de la centra registaro, ne havas rajton partopreni en la Monda Asembleo pri Sano. Kiel unu el provincoj de Ĉinio, ĝi devas esti traktata laŭ la principo de unu Ĉinio. De 2009 ĝis 2016, la tajvana regiono partoprenis en la Monda Asembleo pri Sano en la nomo "Ĉina Tajpeo" kaj kiel observanto. Tio estis speciala aranĝo farita surbaze de tio, ke ambaŭ flankoj de la Tajvana Markolo persistas en la "Konsento de 1992", kiu reflektas principon de unu Ĉinio. Tio estas bonvolo de la ĉeftero al Tajvano, sed ne estas "avantaĝoj", kiujn la tajvanaj aŭtoritatoj deziras, nek konsistigas precedencon.

Por la ĉina centra registaro, samlandanoj ambaŭflanke de la Tajvana Markolo apartenas al unu familio kaj estas konvernaj aranĝoj por la partopreno de Tajvano en la tutmondaj aferoj pri sano. En la pasinta jaro, entute 24 personoj el Tajvano proponis partopreni en la teknikaj agadoj de la Monda Organizo pri Sano, kaj la centra registaro aprobis ĉiujn petojn.

Krome, de pluraj jaroj Usono klopodis por la tajvana partopreno en la Monda Asembleo pri Sano”, fakte prenante Tajvanon kiel ŝakpecon. Unuflanke, iuj en Usono uzas tion kiel kutiman politikan karton. Ĉi-jare estas elekta jaro en Usono, kaj iuj politikistoj kaptis la okazon ludi ĉi tiun karton denove por montri la tiel nomatan necedeman sintenon al Ĉinio kaj gajni voĉojn. Aliflanke, Usono prenas "subteni tajvanan partoprenon en la Monda Asembleo pri Sano" kiel la fronton de jura batalo kontraŭ la principo de unu Ĉinio, kun la intenco akiri la rajton difini la nunan staton de la Tajvana Markolo kaj internacian ordon, kaj etendi la novan kampon por kogna milito kontraŭ Ĉinio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree