La rusa lingva versio de libro pri ĉina modernigo verkita de Xi Jinping estis eldonita de la Centra Kompila kaj Traduka Eldonejo
La libro, kompilita de la Instituto pri Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kolektas serion da ŝlosilaj diskursoj de Xi inter novembro de 2012 kaj oktobro de 2023 pri ĉina modernigo.
La rusa versio kaj la antaŭe publikigitaj angla kaj franca versioj de la libro helpos alilandajn legantojn pli profunde kompreni la teorian sistemon kaj praktikajn postulojn de ĉina modernigo, kaj havas grandan signifon por plibonigi la komprenon de la internacia komunumo pri komuna strebado al modernigo.