Xi alvokas pliajn klopodojn por diskonigo kaj protekto de la Granda Muro
Lucia Publikigita: 2024-05-15 19:44:26

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis klopodojn sciigi pli da homoj pri la Granda Muro kaj engaĝigi pli multajn homojn en ĝia protekto por transdoni la altvaloran heredaĵon de la prapatroj al estontaj generacioj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en responda letero sendita marde al vilaĝanoj loĝantaj ĉe la piedo de la Granda Muro Badaling en norda antaŭurbo de Pekino.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree