Xi interparolas kun Putin
Yu Publikigita: 2024-05-16 12:23:41

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun rusa prezidento Vladimir Putin, kiu estas en ŝtata vizito al Ĉinio, ĵaŭde matene en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi bonvenigis la eminentan prezidenton kaj sian malnovan amikon fari ŝtatan viziton al Ĉinio. Post kiam Putin enoficiĝis kiel prezidento de Rusio por la kvina oficperiodo, Xi esprimis sinceran gratulon al Putin kaj al la rusa popola, kaj esprimis sian kredon, ke sub la gvidado de Putin, Rusio certe akiros novajn kaj pli grandajn progresojn en nacia disvolviĝo.

Xi diris, ke festi la 75an datrevenon de la ĉina-rusaj diplomatiaj rilatoj estas difina temo de la duflankaj rilatoj ĉi-jare. Dum tri kvaronoj de jarcento, ĉina-rusaj rilatoj pli kaj pli fortiĝis malgraŭ la ŝanĝiĝoj de la internacia situacio, kaj eltenis la provon de ŝanĝiĝema internacia situacio. La rilatoj fariĝis bonega ekzemplo de gravaj landoj kaj najbaraj landoj pri traktado unu al la alia kun respekto kaj malkaŝemo kaj serĉado de amikeco kaj reciproka profito. Xi aldonis, ke en la pasintaj jaroj, li kaj Putin renkontiĝis pli ol 40 fojojn kaj restis en strikta komunikado, liverante strategian gvidadon, kio certigis sanan, stabilan kaj glatan disvolviĝon de la rilatoj. La nunaj ĉina-rusaj rilatoj estas malfacile akiritaj, kaj la du flankoj bezonas ŝategi kaj nutri ĝin.

Xi diris, ke stabila disvolviĝo de ĉina-rusaj rilatoj ne nur konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj, sed ankaŭ utilas al paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la tuta mondo. En la nova vojaĝo, Ĉinio pretas labori kun Rusio por resti bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj unu al la alia, kiuj fidas unu la alian, plifirmigi la longdaŭran amikecon inter la du popoloj, kune serĉi respektivan nacian disvolviĝon kaj revigligon kaj subteni justecon kaj egalecon en la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree