La 14-an de majo, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al brazila prezidento Luiz Inácio Lula pro gravaj perdoj kaŭzitaj de severaj pluvegoj en Rio Grande do Sul, Brazilo.
Xi diris, ke li estas ŝokita sciiĝinte, ke severaj pluvegoj okazis en Rio Grande do Sul, Brazilo, kaŭzante gravajn perdojn de posedaĵoj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li esprimas sian profundan funebron pri la viktimoj kaj sinceran kondolencon al familioj de la viktimoj kaj la homoj en la regionoj trafitaj de la katastrofo, kaj deziras al la vunditoj rapidan resaniĝon. Li diris ankaŭ, ke li kredas, ke la regionoj kaj homoj trafitaj de la katastrofo en Brazilo venkos malfacilaĵojn kaj rekonstruos siajn hejmojn kiel eble plej baldaŭ.