Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Wang Wenbin, anoncis ĵaŭde, ke ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi ĉeestos la kunvenon de la Konsilio de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la Ŝanhaja Kunlabora Oragnizo (ŜKO) kaj faros oficialajn vizitojn al Kazaĥio kaj Taĝikio de la 18a ĝis la 21a de majo.
Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faros vizitojn laŭ la invitoj de kazaĥa vicĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj Murat Nurtleu kaj taĝika ministro pri eksteraj aferoj Sirojiddin Muhriddin.