Industria produkto de Ĉinio kreskis je 6,7% en aprilo
Yu Publikigita: 2024-05-17 22:39:14

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris vendrede, ke en aprilo la valoraldona industria produkto de Ĉinio, grava ekonomia indico, pliiĝis je 6,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Proparolanto de la Nacia Statistika Buroo, Liu Aihua, diris en gazetara konferenco, ke la kresko rapidiĝis je 2,2% kompare kun marto.

Laŭmonate, industria produkto pliiĝis je 0,97% en aprilo kompare kun la antaŭa monato.

De januaro ĝis aprilo, industria produkto pliiĝis je 6,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La kresko estis pli rapida je 0,2 procentpunkto ol tiu de januaro ĝis marto.

La industria produkto estas uzata por mezuri la agadon de entreprenoj ĉiu kun jara ĉefkomerca enspezo de almenaŭ 20 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,82 milionoj da usonaj dolaroj).

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree